La ŝadadidoj estis islama dinastio el kurda origino kiuj regis en diversaj partoj de Armenio kaj Arano de 951 ĝis 1174 p.K. Ili estis establitaj en Dvin. Tra ilia longa restado en Armenio, ili ofte geedziĝis kun la reĝa familio bagratidoj de Armenio.
Ili ekregis en la urbo Dvin, kaj fine regis aliajn grandajn urbojn, kiel Barda kaj Ganĝa. Unu el la branĉoj de la familio ricevis la urbojn Ani kaj Tbiliso kiel rekompenco por ilia servo al la selĝukoj, de kiuj ili iĝis vasaloj. De 1047 ĝis 1057, la ŝadadidoj okupiĝis pri pluraj militoj kontraŭ la bizanca armeo. La areo inter la riveroj Kura kaj Aras estis regata de la ŝadadida dinastio. [1]
This item has been written in (Esperanto) language, click on icon

to open the item in the original language!
Ĉi tiu ero estas verkita en la lingvo (Esperanto), alklaku la ikonon

por malfermi la eron en la originala lingvo!
This item has been viewed 585 times
Write your comment about this item!